
|
Kaj eliris Jesuo kaj liaj
disĉiploj en la vilaĝojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li
demandis siajn disĉiplojn, dirante al ili: Kiu, diras la homoj, ke mi
estas? Kaj ili respondis al li: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija;
kaj laŭ aliaj: Unu el la profetoj. Kaj li demandis ilin: Sed vi--kiu vi
diras, ke mi estas? Petro responde diris al li: Vi estas la Kristo. Kaj li
admonis ilin, ke ili diru al neniu pri li. Kaj li komencis instrui al ili, ke
la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj
kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri
tagoj releviĝi. Kaj li parolis tiun diron malkaŝe. Kaj Petro prenis
lin, kaj komencis admoni lin. Sed turninte sin kaj rigardante la disĉiplojn,
li admonis Petron, dirante: Iru malantaŭ min, Satano, ĉar vi havas
pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj. Kaj alvokinte al si la homamason
kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li
abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi
sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro
la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus
la tutan mondon kaj perdus sian animon? Ĉar kion homo donu interŝanĝe
por sia animo? Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi
tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo,
kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj.
|