
|
Kaj veninte al la
disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj
skribistojn diskutantajn kun ili. Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte
miris, kaj alkuris, kaj salutis lin. Kaj li demandis ilin: Pri kio vi
diskutas kun ili? Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al
vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; kaj kie ajn ĝi kaptas lin,
ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj
kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin;
kaj ili ne povis. Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio,
ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al
mi. Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis
lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. Kaj li demandis
la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De
infaneco. Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi
lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris
al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto. Tuj ekkriante, la
patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. Kaj kiam Jesuo
vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante
al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne
plu eniru en lin. Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi
eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris:
Li mortis. Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li
stariĝis. Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte
demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? Kaj li diris al ili: Ĉi
tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado.
|