
|
Kaj alproksimiĝis al li
Jakobo kaj Johano, filoj de Zebedeo, dirante al li: Majstro, ni deziras, ke,
kion ajn ni petos de vi, vi tion faru por ni. Kaj li diris al ili: Kion vi
volas, ke mi faru por vi? Kaj ili diris al li: Permesu, ke ni povu sidi, unu
dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via gloro. Sed Jesuo diris al ili: Vi
ne scias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas?
aŭ esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata? Kaj ili diris
al li: Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili: La kalikon, kiun mi trinkas, vi
trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj; sed
sidi dekstre de mi aŭ maldekstre, tion doni ne apartenas al mi; sed
ĝi estas por tiuj, por kiuj ĝi estas preparita. Kaj aŭdinte,
la dek ekindignis kontraŭ Jakobo kaj Johano. Kaj Jesuo, alvokinte ilin
al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn,
kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas
aŭtoritaton super ili. Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti
granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi,
tiu estu sklavo de ĉiuj. Ĉar la Filo de homo venis, ne por esti
servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por
multaj.
|