
|
Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj
diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: Majstro,
Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos
infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia
frato. Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis
idaron; kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la
tria same; kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino
ankaŭ mortis. En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino?
ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon. Kaj Jesuo diris al ili:
Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de
Dio? Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek
edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. Sed pri la
mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo
ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de
Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Li estas Dio ne de la
mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.
|