
|
Kaj ili venis al loko, kies nomo
estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum
mi preĝos. Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj
komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi. Kaj li diris al ili:
Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie,
kaj viglu. Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis,
ke, se povas esti, la horo pasu for de li. Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio
estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne
tio, kion mi volas, sed kion Vi volas. Kaj li venis, kaj trovis ilin
dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis
forton vigli eĉ unu horon? Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en
tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta. Kaj denove
foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn. Kaj denove reveninte,
li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne
sciis, kion respondi al li. Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili:
Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas
perfidata en la manojn de pekuloj. Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto
alproksimiĝas.
|