
|
Kaj kiam venis la sesa horo,
fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. Kaj je la
naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama
sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? Kaj iuj el
la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan. Kaj unu kuris,
kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li
trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin. Sed
Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. Kaj la kurteno de
la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. Kaj
kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere
ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio.
Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria
Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome;
kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj
aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.
|