
|
Kaj liaj gepatroj iris
ĉiujare al Jerusalem ĉe la Paska festo. Kaj kiam li estis
dekdujara, ili supreniris laŭ la kutimo de la festo; kaj kiam ili jam
pasigis la tagojn, ĉe ilia returniĝo la knabo Jesuo restis en
Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis; sed supozante, ke li estas en la
karavano, ili iris tagan vojaĝon, kaj serĉis lin inter siaj
parencoj kaj konatoj; kaj ne trovinte lin, ili reiris al Jerusalem,
serĉante lin. Kaj post tri tagoj ili trovis lin en la templo, kie li
sidis meze de la instruistoj, aŭskultante ilin kaj metante al ili
demandojn; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis lin, miregis pro lia kompreno kaj
liaj respondoj. Kaj ili miris, vidante lin, kaj lia patrino diris al li:
Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni? jen via patro kaj mi serĉis vin
kun malĝojo. Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne
sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro? Kaj ili ne komprenis la
diron, kiun li parolis al ili. Kaj li malsupreniris kun ili, kaj venis en
Nazareton, kaj li estis obeema al ili; kaj lia patrino konservis ĉiujn
tiujn dirojn en sia koro.
Kaj Jesuo progresis en saĝeco kaj staturo, kaj en graco ĉe Dio kaj
homoj.
|