
|
Kaj kunvolvinte la libron, kaj
redoninte ĝin al la subulo, li sidiĝis; kaj la okuloj de ĉiuj
en la sinagogo atente lin rigardis. Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu
skribo plenumiĝas en viaj oreloj. Kaj ĉiuj atestis pri li, kaj
miris pro la vortoj de graco, kiuj eliris el lia buŝo; kaj ili diris:
Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de Jozef? Kaj li diris al ili: Sendube
vi diros al mi la jenan sentencon: Kuracisto, sanigu vin mem; kiajn aferojn,
pri kiuj ni aŭdis, en Kapernaum faritajn, tiajn faru ĉi tie en via
patrujo. Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Neniu profeto estas akceptata en
sia patrujo. Kun vereco mi diras al vi: Estis multaj vidvinoj en Izrael en la
tagoj de Elija, kiam estis ŝlosita la ĉielo tri jarojn kaj ses
monatojn, kiam okazis granda malsato sur la tuta lando; kaj al neniu el ili
Elija estis sendita, krom al Carfat en la lando Cidon, al virino vidvino. Kaj
estis multaj lepruloj en Izrael en la tagoj de la profeto Eliŝa; sed
neniu el ili estis purigita, krom Naaman, la Siriano. Kaj ĉiuj en la
sinagogo pleniĝis de kolero, aŭdante tion; kaj leviĝinte, ili
elĵetis lin ekster la urbon, kaj kondukis lin ĝis la krutaĵo
de la monteto, sur kiu ilia urbo estis konstruita, por ĵeti lin
malsupren. Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo.
|