
|
Kaj dum la homamaso
ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris
apud la lago Genesaret; kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la
lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn.
Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis,
ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la
homamason el la ŝipeto. Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al
Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado.
Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis
nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. Kaj tion farinte, ili
enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; kaj
ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj
helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis
ekprofundiĝo. Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaŭ la
genuoj de Jesuo, dirante: Foriru de mi, ho Sinjoro, ĉar mi estas pekulo.
Ĉar pro la preno de fiŝoj, kiun ili akiris, miro kaptis lin, kaj
ĉiujn, kiuj estis kun li, kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de
Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon: Ne timu;
de nun vi estos kaptisto de homoj. Kaj kiam ili surbordigis siajn
ŝipetojn, ili forlasis ĉion, kaj sekvis lin.
|