
|
Sed mi diras al vi, kiuj
aŭdas: Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj; benu tiujn,
kiuj vin malbenas; preĝu por tiuj, kiuj kun insulto vin atakas. Al tiu,
kiu frapas vin sur la vango, prezentu ankaŭ la alian; kaj de tiu, kiu
prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon. Donu al ĉiu, kiu petas de
vi; kaj de tiu, kiu forprenas viajn posedaĵojn, ne repostulu ilin. Kaj
kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. Kaj
se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la
pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj,
kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi
pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ
pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj
bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos
granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj
kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne
juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos
kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al
vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian
sinon. Ĉar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi.
|