
|
Kaj unu el la Fariseoj petis
lin, ke li manĝu kun li. Kaj li eniris en la domon de la Fariseo, kaj
sidiĝis ĉe manĝo. Kaj jen estis en la urbo virino pekulino;
kaj kiam ŝi eksciis, ke Jesuo sidas ĉe manĝo en la domo de la
Fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da ŝmiraĵo, kaj starante
malantaŭe ĉe liaj piedoj, plorante, ŝi komencis priverŝi
liajn piedojn per ŝiaj larmoj, kaj viŝis ilin per la haroj de sia
kapo, kaj kisadis liajn piedojn, kaj ŝmiris ilin per la ŝmiraĵo.
Kaj kiam la Fariseo, kiu lin invitis, tion vidis, li parolis en si, dirante:
Ĉi tiu, se li estus profeto, ja scius, kiu kaj kia virino lin
tuŝas, ke ŝi estas pekulino. Kaj responde Jesuo diris al li: Simon,
mi havas ion diri al vi. Kaj li diris: Majstro, parolu. Unu pruntedoninto
havis du ŝuldantojn; unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia
kvindek. Kiam ili havis nenion, per kio pagi, li pardonis al ambaŭ la
ŝuldon. Kiu el ili do lin pli amos? Simon responde diris: Tiu, mi
supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon. Kaj li diris al li:
Vi prave juĝis. Kaj sin turnante al la virino, li diris al Simon:
Ĉu vi vidas ĉi tiun virinon? Mi eniris en vian domon, vi ne donis
al mi akvon por la piedoj; sed ŝi priverŝis miajn piedojn per siaj
larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj. Vi ne donis al mi kison; sed
ŝi, de la tempo, kiam mi eniris, ne ĉesis kisadi miajn piedojn. Vi
ne ŝmiris mian kapon per oleo; sed ŝi ŝmiris miajn piedojn per
ŝmiraĵo. Pro tio mi diras al vi: Ŝiaj pekoj, kiuj estas
multaj, estas pardonitaj; ĉar ŝi multe amis; sed al kiu malmulto
estas pardonita, tiu malmulte amas. Kaj li diris al ŝi: Viaj pekoj estas
pardonitaj. Kaj tiuj, kiuj sidis ĉe manĝo kun li, komencis diri
inter si: Kiu estas ĉi tiu, kiu eĉ pardonas pekojn? Kaj li diris al
la virino: Via fido vin savis; iru en pacon.
|