
|
Kaj ili ŝipveturis al la
lando de la Gerasenoj, kiu estas kontraŭ Galileo. Kaj kiam ili
surbordiĝis, renkontis lin el la urbo viro, havanta demonojn; kaj jam de
longe li ne portis vestojn, kaj loĝis ne en domo, sed en la tomboj. Kaj
vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaŭ li, kaj laŭtvoĉe
diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas
vin, ne turmento min. Ĉar li ordonis al la malpura spirito eliri el la
homo. Ĉar ĝi ofte kaptis lin, kaj li estis sub gardantaro, kaj ligita
per ĉenoj kaj katenoj; kaj disrompinte la ligilojn, li estis peladata de
la demono en la dezertojn. Kaj Jesuo demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li
diris: Legio; ĉar multaj demonoj eniris en lin. Kaj ili petegis lin, ke
li ne ordonu al ili foriri en la abismon. Kaj estis tie granda grego da
porkoj, paŝtiĝantaj sur la monto; kaj ili petegis lin, ke li
permesu al ili eniri en la porkojn. Kaj li tion permesis al ili. Kaj elirinte
el la viro, la demonoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris de la krutaĵo
en la lagon, kaj sufokiĝis. Kaj kiam iliaj paŝtistoj vidis la
okazintaĵon, ili forkuris, kaj rakontis ĝin en la urbo kaj en la
kamparo. Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj
trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana
prudento, ĉe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis. Kaj la vidintoj rakontis
al ili, kiamaniere la demonhavinto saniĝis. Kaj la tuta homamaso, el la
ĉirkaŭaĵo de la Gerasenoj, petis lin foriri de ili; ĉar
ili estis tenataj de granda timo; kaj li eniris en ŝipeton kaj returne
veturis. Sed la viro, el kiu eliris la demonoj, petis lin, ke li povu esti
kun li; sed li forsendis lin, dirante: Reiru al via domo, kaj rakontu
ĉion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo
ĉion, kion Jesuo faris por li.
|