
|
Kaj pasis post tiuj diroj
ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj
Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi. Kaj dum li
preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro
fariĝis blanka kaj fulme brilanta. Kaj jen interparolis kun li du viroj,
kiuj estis Moseo kaj Elija, kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia
foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem. Sed Petro, kaj tiuj, kiuj
estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian
gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li. Kaj dum ili foriris de li,
Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru
tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne
sciis, kion li diras. Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin;
kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon. Kaj el la nubo venis voĉo,
diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu. Kaj dum
la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis,
kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
|