
|
Kaj post tio la Sinjoro elektis
sepdek aliajn, kaj ilin forsendis duope antaŭ sia vizaĝo en
ĉiun urbon kaj ĉiun lokon, kien li mem estis venonta. Kaj li diris
al ili: La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj; petu do
la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. Iru; jen
mi sendas vin kiel ŝafidojn meze de lupoj. Ne portu monujon, nek
saketon, nek ŝuojn; kaj salutu neniun sur la vojo. Kaj en kiun ajn domon
vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo. Kaj se tie estos filo de
paco, via paco restos sur li; sed se ne, ĝi revenos al vi. Kaj en tiu
sama domo restu, manĝante kaj trinkante tion, kion ili havas; ĉar
la laboranto meritas sian salajron. Ne transiru de domo en domon. Kaj en kiun
ajn urbon vi eniros, kaj oni vin akceptos, manĝu tion, kion oni metos
antaŭ vin; kaj sanigu la tieajn malsanulojn, kaj diru al ili: La regno
de de Dio alproksimiĝis al vi. Sed en kiun ajn urbon vi eniros, kaj oni
ne akceptos vin, eliru sur ĝiajn stratojn, kaj diru: Eĉ la polvon
de via urbo, kiu sin tenas al niaj piedoj, ni deviŝas kontraŭ vin;
tamen sciu, ke la regno de Dio alproksimiĝis al vi. Mi diras al vi:
Estos pli elporteble en tiu tago por Sodom, ol por tiu urbo. Ve al vi,
Ĥorazin! ve al vi, Betsaida! ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj
tiuj potencaj faroj, kiuj fariĝis en vi, ili jam antaŭ longe
pentus, sidante en sakaĵo kaj cindro. Tamen estos pli elporteble por
Tiro kaj Cidon en la juĝado, ol por vi. Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi
estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades.
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu
min malŝatas; kaj kiu min malŝatas, tiu malŝatas Tiun, kiu min
sendis.
|