
|
Kaj li estis elpelanta demonon,
kiu estis muta. Kaj kiam la demono eliris, la mutulo parolis; kaj la homamaso
miregis. Sed iuj el ili diris: Per Baal-Zebub, la estro de la demonoj, li
elpelas demonojn. Kaj aliaj, tentante lin, postulis de li signon el la
ĉielo. Sed li, sciante iliajn pensojn, diris al ili: Ĉiu regno,
dividita kontraŭ si, dezertiĝas; kaj domo, dividita kontraŭ
domo, falas. Kaj se ankaŭ Satano dividiĝas kontraŭ si, kiel
staros lia regno? ĉar vi diras, ke per Baal-Zebub mi elpelas demonojn.
Kaj se per Baal-Zebub mi elpelas demonojn, per kiu viaj filoj ilin elpelas?
tial ili estos viaj juĝantoj. Sed se per la fingro de Dio mi elpelas
demonojn, tiam la regno de Dio jam venis sur vin. Kiam fortulo plene armita
gardas sian palacon, en paco estas liaj posedaĵoj; sed kiam venas iu pli
forta ol li kaj venkos lin, li forprenas lian plenarmilaron, al kiu li fidis,
kaj disdonas lian havon. Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi; kaj
kiu ne kolektas kun mi, tiu disĵetas. Kiam la malpura spirito eliris el
homo, ĝi trairas tra senakvaj lokoj, serĉante ripozon; kaj ne
trovante ĝin, diras: Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj
alveninte, ĝi trovas ĝin balaita kaj ornamita. Tiam ĝi iras
kaj alprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol ĝi mem, kaj
ili, enirinte, loĝas tie; kaj la fina stato de tiu homo fariĝas pli
malbona, ol la unua.
|