
|
Dume, kiam la miriadoj de la
homamaso kunkolektiĝis tiel, ke ili piedpremis unu la alian, li
ekparolis al siaj disĉiploj, dirante unue: Gardu vin kontraŭ la
fermentaĵo de la Fariseoj, kiu estas hipokriteco. Sed estas nenio
kovrita, kio ne estos elmontrita; kaj nenio kaŝita, kio ne estos sciata.
Tial, kion vi diris en la mallumo, tio estos aŭdita en la lumo; kaj kion
vi parolis en orelon en internaj ĉambroj, tio estos proklamita sur la
tegmentoj. Kaj mi diras al vi, miaj amikoj: Ne timu tiujn, kiuj mortigas la
korpon, kaj poste ne povas fari ion plu. Sed mi montros al vi, kiun vi devas
timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en
Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. Ĉu oni ne vendas kvin paserojn
por du asaroj? kaj eĉ unu el ili ne estas forgesita antaŭ Dio. Sed
eĉ la haroj de via kapo estas ĉiuj kalkulitaj. Ne timu; vi pli
valoras ol multaj paseroj. Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min
antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la
anĝeloj de Dio; sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos
malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio. Kaj por ĉiu, kiu parolos
vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu
blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono. Kaj kiam oni
kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn,
ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri; ĉar la Sankta
Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri. Kaj unu el
la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la
heredaĵon. Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel
juĝanton aŭ dividanton? Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin
kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la
abundeco de liaj posedaĵoj. Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La
bieno de unu riĉulo donis abunde; kaj li konsideris, dirante: Kion mi
faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li
diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli
grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. Kaj mi
diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por
multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho
senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos
tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne
estas riĉa rilate Dion.
|