
|
Kaj li iris tra urboj kaj
vilaĝoj, instruante kaj irante ĉiam pluen al Jerusalem. Kaj iu
diris al li: Sinjoro, ĉu malmultaj estas la savataj? Kaj li diris al
ili: Strebu eniri tra la mallarĝa pordo; ĉar multaj, mi diras al
vi, deziros eniri kaj ne povos. Kiam la domomastro leviĝos kaj
ŝlosos la pordon, kaj vi komencos stari ekstere kaj frapi sur la pordon,
dirante: Sinjoro, malfermu al ni; kaj li respondos kaj diros al vi: Mi ne
scias, de kie vi estas; tiam vi ekparolos: Ni manĝis kaj trinkis
antaŭ vi, kaj sur niaj stratoj vi instruadis; kaj li parolos, kaj diros
al vi: Mi ne scias, de kie vi estas; foriru de mi, ĉiuj farantoj de
maljusteco. Tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj, kiam vi vidos
Abrahamon kaj Isaakon kaj Jakobon kaj ĉiujn profetojn en la regno de
Dio, kaj vin mem forpelitaj eksteren. Kaj oni venos el oriento kaj el
okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. Kaj
jen estas lastaj, kiuj estos unuaj; kaj estas unuaj, kiuj estos lastaj.
|