
|
Kaj grandaj homamasoj iris kun
li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: Se iu venas al mi, kaj ne malamas
sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn
kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia
disĉiplo. Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti
mia disĉiplo. Ĉar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne
sidiĝas, por kalkuli la koston, ĉu li havas sufiĉe, por fini
ĝin? Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas ĝin fini,
ĉiuj vidantoj ne komencu moki lin, dirante: Ĉi tiu homo komencis
konstrui, sed ne povis fini. Kaj kiu reĝo, ekirante, por renkonti en
batalo alian reĝon, unue ne sidiĝos, por konsiliĝi, ĉu li
povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraŭ li kun dudek mil?
Aŭ alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj
demandas pri paco. Kiu do el vi ne forlasas ĉiujn siajn posedaĵojn,
tiu ne povas esti mia disĉiplo. Salo do estas bona, sed se eĉ la
salo sengustiĝis, per kio ĝi estos spicata? Ĝi taŭgas nek
por la tero nek por sterkejo; oni ĝin forĵetas. Kiu havas orelojn
por aŭdi, tiu aŭdu.
|