
|
Kaj li diris: Unu viro havis du
filojn; kaj la pli juna diris al sia patro: Patro, donu al mi la heredotan
parton de la havo. Kaj li dividis inter ili siajn vivrimedojn. Kaj post ne
multaj tagoj la pli juna, kolektinte ĉion, forvojaĝis al
malproksima lando; kaj tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado.
Kaj kiam li jam elspezis ĉion, forta malsato okazis en tiu lando, kaj li
komencis havi mankon. Kaj li iris, kaj aliĝis al unu el la loĝantoj
de tiu lando; kaj ĉi tiu lin sendis sur siajn kampojn, por paŝti
porkojn. Kaj li deziris plenigi sian ventron per la karoboj, kiujn la porkoj
manĝis; kaj neniu donis al li. Sed reveninte al si, li diris: Kiom da
dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de
malsato! Mi leviĝos, kaj iros al mia patro, kaj mi diros al li: Patro,
mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi; mi jam ne meritas esti
nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj. Kaj li leviĝis, kaj
iris al sia patro. Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin
vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin
kisadis. Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo
kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. Kaj diris la
patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu,
kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; kaj alportu
la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu
gajaj; ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li
estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj. Sed la pli maljuna
filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo,
li aŭdis muzikon kaj dancadon. Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj
demandis lin, kio estas tio. Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via
patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. Sed li
koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. Sed li
responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi
malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu
gaja kun miaj amikoj; sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis
vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan
bovidon. Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio
mia estas via. Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu
via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas
trovita.
|