
|
Estis unu riĉulo, kiu estis
vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; kaj apud lia
pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, kaj
deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la
riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. Kaj la
almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de
Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. Kaj en Hades
li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime
kaj Lazaron sur lia sino. Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu
min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro,
por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. Sed
Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn,
kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi
suferas. Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke
tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas
transiri de tie al ni. Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al
la domo de mia patro, ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al
ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. Sed
Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. Sed
li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili
pentos. Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn,
ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.
|