
|
Kaj li diris al la
disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la tagoj de la Filo
de homo, kaj vi ne vidos. Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne
foriru, nek sekvu; ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu
subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la
Filo de homo en sia tago. Sed unue li devas multon suferi, kaj esti
malŝatata de ĉi tiu generacio. Kaj kiel estis en la tagoj de Noa,
tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. Oni manĝis, trinkis,
edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon,
kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn. Ankaŭ tiel same, kiel estis
en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis,
konstruis; sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis
el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn; tiel same estos en tiu tago, kiam
la Filo de homo malkaŝiĝos. Kiu estos sur la tegmento en tiu tago,
kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj
kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu. Memoru la edzinon de Lot.
Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos,
tiu savos ĝin viva. Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu
lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du virinoj estos muelantaj kune;
unu estos prenita, kaj la alia lasita. Du viroj estos sur kampo; unu estos
prenita, kaj la alia lasita. Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj
li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la
agloj.
|