
|
Kaj oni venigis al li ankaŭ
siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte,
admonis ilin. Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al
mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. Vere mi
diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros
en ĝin. Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi
faru, por heredi eternan vivon? Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min
bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. Vi scias la ordonojn: Ne adultu;
Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron
kaj vian patrinon. Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia
juneco. Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi
havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj
vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. Sed aŭdinte
tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. Kaj
Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon,
eniros en la regnon de Dio! Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton
de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. Kaj tiuj, kiuj tion
aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? Sed li diris: Kio estas neebla
ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. Kaj Petro diris: Jen ni forlasis
niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili: Vere mi diras al
vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ
gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble
en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan.
|