
|
Kaj kiam oni aŭdis tion, li
parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj
oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. Li do diris: Unu nobelo
forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni.
Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj
diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. Sed liaj regnanoj lin malamis,
kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu
super ni. Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li
tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili
gajnis per negocado. Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis
dek min'ojn. Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis
fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. Kaj
venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. Li diris
ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. Kaj alia venis, kaj
diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en
viŝtuko; ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas
tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. Li diris al
li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis,
ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas
tion, kion mi ne semis; kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke,
reveninte, mi postulu ĝin kun procento? Kaj li diris al la apudstarantoj:
Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min'ojn.
(Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min'ojn.) Mi diras al vi, ke al
ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos
prenita eĉ tio, kion li havas. Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne
volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin
antaŭ mi.
Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.
|