
|
Kaj venis iuj el la Sadukeoj,
kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj
li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia
frato. Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana;
ankaŭ la dua; kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la
sep ne lasis infanojn, kaj mortis. Laste mortis ankaŭ la virino. En la
releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis
ŝin kiel edzinon. Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo
edziĝas kaj estas edzigataj; sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi
tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek
edziniĝas; ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj
kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la
releviĝo. Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la
arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de
Isaak kaj la Dio de Jakob. Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj,
ĉar ĉiuj vivas al Li. Kaj iuj el la skribistoj responde diris:
Majstro, vi bone diris. Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon.
|