
|
Sed kiam vi vidos Jerusalemon
ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo
alproksimiĝis. Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo,
tiuj ne eniru tien. Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke
plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. Ve al la gravedulinoj kaj al la
suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj
kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. Kaj ili falos per tranĉrando de glavo,
kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata
de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. Kaj estos
signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de
nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; homoj
malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon;
ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Kaj tiam oni
vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. Sed
kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via
elaĉeto alproksimiĝas.
|