
|
Kaj fariĝis ankaŭ
inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda. Kaj li diris al
ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn,
kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. Sed vi ne estas tiaj; sed kiu
estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu
estas ĉefa, kiel la servanto. Ĉar kiu estas la pli granda, la
sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto
ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto. Sed vi estas
tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj; kaj mi difinas por vi regnon,
kiel mia Patro difinis por mi; por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia
tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de
Izrael. Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel
tritikon; sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj
vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. Kaj li diris al li:
Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto. Kaj
li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi
trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
|