
|
Kaj jen du el ili iris en tiu
sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem
sesdek stadiojn. Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.
Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis
kaj iris kun ili. Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne
rekonis. Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi
interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. Kaj
unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola
loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj
tagoj? Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano,
kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;
kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al
morto, kaj lin krucumis. Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos
Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de
kiam tio okazis. Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis
frumatene apud la tombo, kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke
ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. Kaj iuj
el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed
lin ili ne vidis. Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj
por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! Ĉu la Kristo ne
devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? Kaj komencante de
Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la
dirojn pri li mem. Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili
iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. Kaj ili retenis
lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la
tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. Kaj dum li sidis
kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj
dispecigis kaj donis al ili. Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili
rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili. Kaj ili diris unu al
alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo,
dum li klarigis al ni la Skribojn? Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili
reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj
dirantaj: La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. Kaj ili rakontis
tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la
dispecigo de pano.
|