Johano
|
Ĉapitro
1
|

|
En la komenco estis la Vorto,
kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco
kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio,
kio estiĝis. En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. De Dio
estis sendita viro, kies nomo estis Johano. Tiu venis kiel atestanto, por
atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. Li ne estis la lumo, sed
li venis, por atesti pri la lumo. Tio estis la vera lumo, kiu lumas al
ĉiu homo, venanta en la mondon. Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per
li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj,
kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li
donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj
naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el
Dio. Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis
lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco
kaj vero. Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li,
pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li
ekzistis pli frue ol mi. Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj
gracon post graco. Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj
la vero estiĝis per Jesuo Kristo. Neniu iam vidis Dion; la solenaskita
Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
|

|
Kaj jen estas la atesto de
Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por
demandi lin: Kiu vi estas? Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li
konfesis: Mi ne estas la Kristo. Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi
estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li
respondis: Ne. Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al
niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? Li diris: Mi estas voĉo de
krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto
Jesaja. Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. Kaj ili demandis lin, kaj
diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la
profeto? Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi
staras tiu, kiun vi ne konas, kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo
mi ne estas inda malligi. Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano
baptadis.
|

|
La sekvantan tagon li vidis
Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la
pekon de la mondo! Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu
estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. Kaj mi lin ne
konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per
akvo. Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la
ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. Kaj mi lin ne konis; sed
kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la
Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la
Sankta Spirito. Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de
Dio.
|

|
Denove la sekvantan tagon staris
Johano, kaj du el liaj disĉiploj; kaj rigardante Jesuon promenantan, li
diris: Jen la Ŝafido de Dio! Kaj la du disĉiploj aŭdis lin
paroli, kaj sekvis Jesuon. Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn,
kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio
estas, Majstro), kie vi loĝas? Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili
do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon;
estis ĉirkaŭ la deka horo. Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon
kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. Tiu unue trovis sian
propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas,
Kriston). Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas
Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
|

|
La sekvantan tagon li volis
foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. Filipo trovis
Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la
leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. Kaj Natanael
diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu
kaj vidu. Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera
Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! Natanael diris al li: Per kio vi min
konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam
vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. Natanael respondis kaj diris al li:
Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael! Jesuo
respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi
vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio. Kaj
li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon
malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur
la Filon de homo.
|
|