
|
La trian tagon okazis
edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie;
ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo.
Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon.
Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo
ankoraŭ ne venis. Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros
al vi, tion faru. Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ
la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. Jesuo diris al
ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni
alportis. Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino,
kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj
ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, kaj diris al
li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis,
tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. Ĉi
tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian
gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
|