
|
Estis viro el la Fariseoj,
nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris
al li: Rabeno, ni scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar
neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo
respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas
denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel
povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove
en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere,
mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas
eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno;
kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. Ne miru, ke mi diris
al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj
ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj
kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.
Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? Jesuo
respondis kaj diris al li: Vi estas la instruisto de Izrael, kaj ĉu vi ne
scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj
kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi
aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros
enĉielajn? Kaj neniu supreniris en la ĉielon, krom tiu, kiu
malsupreniris de la ĉielo, la Filo de homo, kiu estas en la ĉielo.
Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo
esti levita; por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.
|