
|
Kiam do la Sinjoro sciis, ke la
Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj,
ol Johano (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj), li
foriris el Judujo kaj reiris al Galileo. Kaj li devis trairi tra Samario. Li
alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun
Jakob donis al sia filo Jozef; kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do,
lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis
ĉirkaŭ la sesa horo. Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon;
Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki. Ĉar liaj disĉiploj jam
foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn. La Samarianino do diris
al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino?
(Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.) Jesuo respondis kaj
diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras
al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon. La
virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas
profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon? Ĉu vi estas pli granda ol
nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel
ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj? Jesuo respondis kaj diris al ŝi:
Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos; sed kiu trinkos el
la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos
al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna
vivo. La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke
mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi. Jesuo
diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien. La virino
respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi
prave diris: Mi ne havas edzon; ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun
vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere. La virino diris
al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto. Niaj patroj adoradis sur
ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas
adori. Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur
ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron. Vi adoras tion,
kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas
la savo. Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la
Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por
esti Liaj adorantoj. Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin
laŭ spirito kaj vero. La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio
(kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion. Jesuo
diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
|