
|
Mi ne povas per mi mem fari ion;
kiel mi aŭdas, tiel mi juĝas; kaj mia juĝo estas justa,
ĉar mi celas ne mian propran volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
Se mi atestus pri mi mem, mia atesto ne estus vera. Estas alia, kiu atestas
pri mi; kaj mi scias, ke vera estas la atesto, kiun li atestas pri mi. Vi
sendis al Johano, kaj li atestis pri la vero. Sed la atesto, kiun mi ricevas,
ne estas el homo, tamen mi tion diras, por ke vi estu savitaj. Li estis la
lampo, kiu brulas kaj lumas; kaj vi volis ĝoji kelkan tempon en lia
lumo. Sed la atesto, kiun mi havas, estas pli granda ol la atesto de Johano;
ĉar la laboroj, kiujn la Patro donis al mi por fini, tiuj samaj laboroj,
kiujn mi faras, atestas pri mi, ke la Patro min sendis. Kaj la Patro, kiu min
sendis, atestis pri mi. Vi nek aŭdis iam Lian voĉon, nek vidis Lian
formon. Kaj vi ne havas Lian vorton restantan en vi, ĉar vi ne kredas al
tiu, kiun Li sendis. Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili
vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; kaj vi ne
volas veni al mi, por havi vivon. De homoj mi ne prenas gloron. Sed mi vin
scias, ke vi ne havas en vi la amon al Dio. Mi venis en la nomo de mia Patro,
kaj vi min ne akceptas; se alia venos en sia propra nomo, vi lin akceptos.
Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas
de la sola Dio, vi ne serĉas? Ne pensu, ke mi akuzos vin antaŭ la
Patro; ekzistas unu, kiu akuzas vin, Moseo, al kiu vi esperas. Ĉar se vi
kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed
se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?.
|