
|
La sekvantan tagon, kiam la
homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie
krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed
la disĉiploj solaj veturis (venis tamen ŝipetoj el Tiberias
proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis
dankon)-- kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj
disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al
Kapernaum, serĉante Jesuon. Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al
li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien? Jesuo respondis al ili kaj diris:
Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn,
sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis. Laboru ne por la
pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna
vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? Jesuo
respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis.
Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi?
kion vi faras? Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas
skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi. Jesuo do diris al
ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon;
sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. Ĉar la pano de Dio
estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.
Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon. Jesuo diris al
ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu
kredas al mi, tiu neniam soifos. Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj
tamen vi ne kredas. Ĉio, kion la Patro donas al mi, venos al mi; kaj
tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos. Ĉar mi malsupreniris de la
ĉielo, por plenumi ne mian volon, sed la volon de Tiu, kiu min sendis.
Kaj estas la volo de Tiu, kiu min sendis, ke el ĉio, kion Li donis al
mi, mi ne perdu ion, sed relevu ĝin en la lasta tago. Ĉar estas la
volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu
eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
|