
|
Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj
diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi? Kaj jen li parolas
maltime, kaj ili diris al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke
ĉi tiu estas la Kristo? Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed
kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas. Jesuo do, instruante en
la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de
kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera,
sed Lin vi ne konas. Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min
sendis. Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar
lia horo ankoraŭ ne venis. Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj
diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi
tiu faris? La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la
ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin. Jesuo do
diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al
Tiu, kiu min sendis. Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi
ne povas tien veni. Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke
ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj
instruos la Grekojn? Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos
kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
|