
|
Jesuo do diris al la Judoj, kiuj
kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos. Ili respondis al li: Ni
estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi
diras: Vi estos liberigitaj? Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al
vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko. Kaj la sklavo ne
ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. Se do la Filo vin
liberigos, vi estos efektive liberaj. Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham;
sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi. Mi parolas
tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi
vidis ĉe via patro. Ili respondis kaj diris al li: Nia patro estas
Abraham. Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de
Abraham. Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron,
kiun mi aŭdis de Dio; tion Abraham ne faris. Vi faras la farojn de via
patro. Tiam ili diris al li: Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu
Patron ni havas, Dion. Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min
amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de
mi mem, sed Li min sendis. Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne
povas aŭdi mian vorton. Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari
la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras
en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li
parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de
ĝi. Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi. Kiu el vi
pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?
Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas,
ĉar vi ne estas el Dio. La Judoj respondis kaj diris al li: Ĉu ne
prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon? Jesuo respondis: Mi
ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras. Sed mi
ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas. Vere, vere,
mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. La
Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la
profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam
gustumos. Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj
la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti? Jesuo respondis: Se mi gloros min
mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi
diras, ke Li estas via Dio; kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi
diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas,
kaj observas Lian vorton. Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj
li vidis kaj estis ravita. Tiam la Judoj diris al li: Vi ankoraŭ ne
estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon? Jesuo diris al ili: Vere,
vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas. Tiam
ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis, kaj
eliris el la templo.
|