
|
Kaj preterirante, li vidis viron
blindan de post la naskiĝo. Kaj liaj disĉiploj demandis lin,
dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li
naskiĝis blinda? Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj
gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. Dum estas tago, mi devas
prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas
labori. Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. Dirinte tion,
li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj
ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, kaj diris al li: Iru, lavu
vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj
sin lavis, kaj revenis vidanta. La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe
vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu
sidis kaj petis almozojn? Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas
simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj
malfermiĝis? Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton
kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj
vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. Tiam ili diris
al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias. Ili kondukis al la Fariseoj la
iam blindan viron. Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj
malfermis liajn okulojn. La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li
ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj
mi lavis min, kaj mi vidas. Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne
estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas
homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. Denove ili
diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn
okulojn? Li diris: Li estas profeto. La Judoj ne kredis pri li, ke li estis
antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la
gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, kaj demandis ilin, dirante: Ĉu
ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li
nun vidas? Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas
nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; sed kial li nun vidas, ni ne scias;
kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas
plenaĝon; li pri si mem parolos. Tion diris la gepatroj, ĉar ili
timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke si iu konfesos, ke
li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. Tial la gepatroj diris:
Li havas plenaĝon, demandu lin. Ili do denove alvokis la viron, kiu
estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu
homo estas pekulo. Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu
aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. Tiam ili diris al li denove:
Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? Li respondis al
ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove
ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj
disĉiploj? Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo,
sed ni estas disĉiploj de Moseo. Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed
pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas. La viro respondis kaj diris al
ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li
malfermis miajn okulojn. Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu
estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. De la komenco
de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu
naskiĝis blinda. Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus
fari. Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj
ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
|