
|
Okazis la festo de inaŭguro
en Jerusalem, kaj estis vintro; kaj Jesuo promenis en la templo, en la
portiko de Salomono. La Judoj do ĉirkaŭis lin, kaj diris al li:
Ĝis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni
malkaŝe. Jesuo respondis al ili: Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la
faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi. Sed vi ne
kredas, ĉar vi ne estas el miaj ŝafoj. Miaj ŝafoj
aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi
donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos
el mia mano. Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu
povas ion forkapti el la mano de mia Patro. Mi kaj la Patro estas unu. Tiam
la Judoj denove prenis ŝtonojn, por ŝtonmortigi lin. Jesuo
respondis al ili: Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro
kiu el ili vi volas ŝtonmortigi min? La Judoj respondis: Ne pro bona
faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi,
estante homo, pretendas esti Dio. Jesuo respondis: Ĉu ne estas skribite
en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? Se li nomis dioj tiujn, al kiuj
venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), ĉu vi
diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas;
ĉar vi diris: Mi estas Filo de Dio? Se mi ne faras la farojn de mia
Patro, ne kredu al mi. Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi,
kredu la farojn, por ke vi sciu kaj kaj komprenu, ke la Patro estas en mi,
kaj mi en la Patro. Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.
|