
|
Kiam Jesuo alvenis, li trovis
lin jam kvar tagojn entombigita. Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en
la distanco de ĉirkaŭ dek kvin stadioj; kaj multaj el la Judoj jam
venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato. Marta do, kiam
ŝi eksciis, ke Jesuo alproksimiĝas, iris al li renkonte; sed Maria
ankoraŭ sidis en la domo. Tiam diris Marta al Jesuo: Sinjoro, se vi
estus ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Sed eĉ nun mi scias, ke
kion ajn vi petos de Dio, tion Dio donos al vi. Jesuo diris al ŝi: Via
frato releviĝos. Marta diris al li: Mi scias, ke li releviĝos
ĉe la releviĝo en la lasta tago. Jesuo diris al ŝi: Mi estas
la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta,
tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos.
Ĉu vi tion kredas? Ŝi diris al li: Jes, Sinjoro, mi jam kredas, ke
vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon. Kaj dirinte
tion, ŝi foriris, kaj vokis sekrete sian fratinon Maria, dirante: La
Majstro ĉeestas, kaj vokas vin. Kaj ŝi, aŭdinte tion,
leviĝis rapide kaj iris al li. (Sed Jesuo ankoraŭ ne eniris en la
vilaĝon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.) La Judoj do,
kiuj estis kun ŝi en la domo kaj konsolis ŝin, vidinte, ke Maria
leviĝis subite kaj eliris, sekvis ŝin, dirante: Ŝi iras al la
tombo, por plori tie. Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin
vidis, ŝi falis antaŭ liaj piedoj, dirante: Sinjoro, se vi estus
ĉi tie, mia frato ne estus mortinta. Kiam do Jesuo vidis ŝin
ploranta kaj la Judojn ankaŭ, kiuj venis kun ŝi, plorantaj, li
ĝemis en la spirito kaj maltrankviliĝis, kaj diris: Kie vi lin
kuŝigis? Ili diris al li: Sinjoro, venu kaj vidu. Jesuo larmis. La Judoj
do diris: Jen kiel li lin amis! Sed kelkaj el ili diris: Ĉu ĉi tiu,
kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kaŭzi ankaŭ, ke
ĉi tiu homo ne mortu? Tiam Jesuo, denove ĝemante en si, venis al la
tombo. Ĝi estis kaverno, kaj sur ĝi kuŝis ŝtono. Jesuo
diris: Forprenu la ŝtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al
li: Sinjoro, li jam malbonodoras, ĉar li estis tie kvar tagojn. Jesuo
diris al ŝi: Ĉu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la
gloron de Dio? Oni do forprenis la ŝtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn,
kaj diris: Patro, mi dankas Vin, ke Vi min aŭskultis. Kaj mi sciis, ke
Vi ĉiam aŭskultas min; sed pro la ĉirkaŭstaranta homamaso
mi tion diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis. Kaj dirinte tion, li kriis
per laŭta voĉo: Lazaro, elvenu. Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj
kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizaĝo estis
ĉirkaŭligita per viŝtuko. Jesuo diris al ili: Malligu lin, kaj
lasu lin iri.
|