
|
Kaj inter tiuj, kiuj
alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; tiuj
do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:
Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste
Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. Sed Jesuo respondis al ili,
dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. Vere, vere, mi
diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas,
ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en
ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. Se iu min
servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto;
se iu min servas, tiun la Patro honoros. Nun maltrankviliĝas mia animo;
kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis
ĝis ĉi tiu horo. Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el
la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. Do la apudstaranta
homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis
al li. Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.
Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu
mondo estos elpelita. Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn. Tion li diris, per aludo montrante, per kia
morto li mortos. La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo,
ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas
esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? Jesuo do diris al ili:
Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la
lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en
mallumo, ne scias, kien li iras. Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke
vi fariĝu filoj de lumo.
|