
|
Kaj antaŭ la Paska festo
Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al
la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis
la fino. Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de
Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin, Jesuo, sciante, ke
la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al
Dio, leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li
prenis viŝtukon, kaj sin zonis. Poste li verŝis akvon en la pelvon,
kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la
tuko, per kiu li estis zonita. Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu
diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn? Jesuo respondis kaj
diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos. Petro
diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi
ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne
nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon. Jesuo diris al li:
Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tute
pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj. Ĉar li konis tiun, kiu
perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.
|