
|
Ne maltrankviliĝu via koro;
vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. Ĉe la domo de mia Patro estas
multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi
por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj
ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. Kaj kien
mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon. Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne
scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon? Jeuso diris al li: Mi estas la
vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi. Se vi min
konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin
vidis. Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio
sufiĉos. Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon,
kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron;
kiel vi diras: Montru al ni la Patron? Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en
la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas
ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn. Kredu al mi,
ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi
pro la faroj mem. Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu
ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol
tiuj, ĉar mi iras al la Patro. Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion
mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. Se vi petos ion de mi en
mia nomo, tion mi faros. Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. Kaj mi
petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun
vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas
akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li
restadas kun vi kaj estos en vi. Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min;
ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos. En tiu tago vi scios, ke mi
estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi. Kiu havas miajn ordonojn kaj
observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia
Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li. Judas (ne la Iskariota)
diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la
mondo? Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian
vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun
li. Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi
aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
|