
|
Mi estas la vera vinberarbo, kaj
mia Patro estas la kultivisto. Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li
forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi
donu pli da frukto. Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.
Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni
frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas,
se vi ne restas en mi. Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu
restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi
nenion povas fari. Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la
branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en
fajron, kaj ili brulas. Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi,
petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. En tio mia Patro estas
glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. Kiel
la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. Se vi
observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis
la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. Tion mi parolis al vi, por
ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. Jen estas mia
ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. Neniu havas amon pli
grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. Vi estas miaj
amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. Mi jam ne nomas vin sklavoj,
ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj,
ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. Vi ne
elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu
frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion
ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu
unu la alian. Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli
frue, ol vin. Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed
ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la
mondo vin malamas. Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli
granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos;
se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. Sed ĉion
ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu
min sendis. Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon;
sed nun ili ne havas pretekston pro sia peko. Tiu, kiu min malamas, malamas
ankaŭ mian Patron. Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu
alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj
ankaŭ mian Patron. Sed tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto
skribita en ilia leĝo: Ili malamis min senkaŭze. Sed kiam venos la
Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu
devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; kaj vi ankaŭ atestas, ĉar
vi estis kun mi de la komenco.
|