
|
Tion mi parolis al vi, por ke vi
ne falpuŝiĝu. Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la
horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. Kaj tion
ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. Sed tion mi parolis al
vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin
antaŭdiris al vi. Sed en la komenco mi ne diris al vi tion, ĉar mi
estis kun vi. Sed nun mi foriras al Tiu, kiu min sendis; kaj neniu el vi
demandas min: Kien vi iras? Sed ĉar mi tiel parolis al vi, malĝojo
plenigis vian koron. Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi
foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi
foriros, mi sendos lin al vi. Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa
rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: rilate pekon, ĉar ili ne
kredas al mi; rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne
rigardas min; rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas
juĝita. Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas
ĝin nun elporti. Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos
vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li
aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn. Li
gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. Ĉio ajn, kion
la Patro havas, estas mia; tial mi diris, ke li ricevos el miaj kaj anoncos
al vi. Mallongan tempon, kaj vi jam ne rigardas min; kaj denove mallongan
tempon, kaj vi min vidos. Iuj do el liaj disĉiploj diris al aliaj: Kio
estas ĉi tio, kion li diras al ni: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas
min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos; kaj: Ĉar mi foriras
al la Patro? Ili do diris: Kio estas ĉi tio, kion li diras: Mallongan
tempon? Ni ne komprenas lian diron. Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi
lin, kaj li diris al ili: Ĉu vi serĉas inter vi klarigon pri tio,
kion mi diris: Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan
tempon, kaj vi min vidos? Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj
lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via
malĝojo fariĝos ĝojo. Virino, kiam ŝi akuŝas, havas
malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la
infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar
homo naskiĝis en la mondon. Vi do ankaŭ havas nun malĝojon;
sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian
ĝojon. Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras
al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos ĝin al vi en mia nomo.
Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via
ĝojo estu plena.
|