
|
Parolinte tiujn vortojn, Jesuo
foriris kun siaj disĉiploj trans la torenton Kidron, kie estis
ĝardeno, en kiun li eniris kune kun siaj disĉiploj. Kaj Judas, lia
perfidanto, konis la lokon; ĉar Jesuo ofte venis tien kun siaj
disĉiploj. Judas do, ricevinte la kohorton kaj oficistojn, senditajn de
la ĉefpastroj kaj Fariseoj, venis tien kun lanternoj kaj torĉoj kaj
bataliloj. Jesuo do, sciante ĉion, kio venos al li, paŝis
antaŭen, kaj diris al ili: Kiun vi serĉas? Ili respondis al li:
Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto,
staris kun ili. Kiam do li diris al ili: Mi estas tiu, ili malantaŭen
ekpaŝis kaj falis sur la teron. Tiam denove li demandis ilin: Kiun vi
serĉas? Ili diris: Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis: Mi ĵus diris
al vi, ke mi estas tiu; se do vi min serĉas, lasu ĉi tiujn foriri;
por ke plenumiĝu la vorto, kiun li diris: El tiuj, kiujn Vi donis al mi,
mi perdis neniun. Simon Petro do, havante glavon, eltiris ĝin, kaj
frapis sklavon de la ĉefpastro kaj detranĉis lian dekstran orelon.
La nomo de la sklavo estis Malĥo. Jesuo do diris al Petro: Metu la
glavon en ĝian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, ĉu mi
ne trinkos?
|