
|
Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj
lin skurĝigis. Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis
ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo; kaj venis al li,
kaj diris: Saluton, Reĝo de la Judoj! kaj ili frapis lin per la
manplatoj. Pilato do denove eliris, kaj diris al ili: Jen mi elkondukas lin
al vi, por ke vi sciu, ke mi trovas en li nenian kulpon. Jesuo do eliris,
portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili: Jen
la homo! Kiam do la ĉefpastroj kaj oficistoj lin vidis, ili kriis:
Krucumu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Mem prenu lin kaj krucumu lin,
ĉar mi trovas en li nenian kulpon. La Judoj respondis al li: Ni havas
leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis
esti Filo de Dio. Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis; kaj
reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo
nenion respondis. Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi?
ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin? Jesuo
respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita
al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan
pekon. Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se
vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti
reĝo, parolas kontraŭ Cezaro. Kiam do Pilato aŭdis tiun
vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en
loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata. Estis la Preparado de
la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via
Reĝo! Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:
Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas
reĝon krom Cezaro. Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
|