
|
Sed Maria staris ekstere apud la
tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj
enrigardis en la tombon; kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj
vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la
korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial
vi ploras? Ŝi respondis: Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne
scias, kien oni lin metis. Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen,
kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Jesuo diris
al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante,
ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin,
sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. Jesuo diris al ŝi:
Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas
Majstro. Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ
ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi
supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. Maria
Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke
li tion diris al ŝi.
|