
|
Post la matenmanĝo Jesuo
diris al Simon Petro: Simon, filo de Jona, ĉu vi amas min pli, ol tiuj?
Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:
Paŝtu miajn ŝafidojn. Li diris al li ankoraŭ la duan fojon:
Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Li diris al li: Jes, Sinjoro; vi
scias, ke mi vin amas. Li diris al li: Zorgu pri miaj ŝafoj. Li diris al
li la trian fojon: Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro
ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon: Ĉu vi min amas?
kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas.
Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn. Vere, vere, mi diras al vi:
Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi
maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin,
kien vi ne volos. Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros
Dion. Kaj dirinte tion, li diris al li: Sekvu min. Petro, sin turninte, vidis
malantaŭe la disĉiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaŭ klinis sin
al lia brusto dum la vespermanĝo, kun la diro: Sinjoro, kiu estas la
perfidanta vin?). Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo: Sinjoro, kaj kion
pri ĉi tiu? Jesuo diris al li: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi
venos, kio estas al vi? vi sekvu min. Tial inter la fratoj disiris la famo,
ke tiu disĉiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos,
sed: Se mi volas, ke li restu, ĝis mi venos, kio estas al vi?
|