
|
Kaj piedirante apud la maro de
Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon,
lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis
fiŝkaptistoj. Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin
kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj
antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de
Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo,
riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. Kaj ili tuj forlasis la
ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. Kaj Jesuo trairis tra la tuta
Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la
regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter
la popolo. Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis
al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj
turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis
ilin. Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem
kaj Judujo kaj el trans Jordan.
|