
|
Ne provizu al vi trezorojn sur
la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj
ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek
rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj nek trafosas nek ŝtelas; ĉar
kie estas via trezoro, tie estos ankaŭ via koro. La lampo de la korpo
estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo
en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo! Neniu povas esti sklavo por
du sinjoroj; ĉar aŭ li malamos unu kaj amos la alian, aŭ li
aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al
Mamono! Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ
kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas
pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? Rigardu la birdojn de
la ĉielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj
via Patro ĉiela ilin nutras. Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili? Kaj
kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo? Kaj kial vi
zorgas pri vestaĵo? Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas:
ili ne laboras, nek ŝpinas; tamen mi diras al vi, ke eĉ Salomono en
sia tuta gloro ne estis ornamita, kiel unu el ĉi tiuj. Sed se Dio tiel
vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ
estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho
malgrandfiduloj? Tial ne zorgu, dirante: Kion ni manĝu? aŭ: Kion ni
trinku? aŭ: Kion ni surmetu? Ĉar pri ĉio tio serĉas la
nacianoj; ĉar via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion.
Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita
al vi. Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago
zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.
|