
|
Gardu vin kontraŭ la falsaj
profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj
lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas
vinberojn, aŭ el kardoj figojn? Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn
fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. Bona arbo ne povas doni
malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Ĉiu arbo, kiu
ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. Tial per
iliaj fruktoj vi konos ilin. Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro,
eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia
Patro, kiu estas en la ĉielo. Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro,
Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis
demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? Kaj tiam mi
konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de
maljusteco. Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj
plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon
sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis
tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko.
Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas
ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la
sablo; kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin
ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
|